Patrologia Graeca

Patrologiae Cursus Completus, Series Graeca
skribita verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1857
Loko Parizo
Ĝenro antologio
vdr

Patrologia Graeca (sigle: PG), aŭ Patrologio grekaPatrologiae Cursus Completus, Series Graeca, estas kolektego de verkoj de la Patroj de la Eklezio kaj aliaj antikvaj verkistoj koinelingvajkrekmezepokaj. Temas pri 161 volumoj aranĝitaj inter la jaroj 1856a kaj 1866a far la franca pastro Jacques Paul Migne.

La kolekto inkluzivas la orientajn Patrojn kun okcidentaj kiuj verkis antaŭ ol la latina lingvo fariĝos dominanta en Okcidento en la 3-a jarcento. Ekzemple en ĝi aperas la verkoj laŭnorme konataj kiel tiuj de la Apostolaj Patroj de subaspostola literaturo, nome la Leteroj de Klemento[1], Paŝtisto de Hermaso, Origeno el Aleksandrio kaj Ireneo el Liono.

La 161 volumoj estis efektive 166 ĉar la 16-a kaj la 17-a estis dividita en du kaj la 86-a en tri. Aparta fina volumo estis neniam publikigita pro tio ke la presplatoj estis detruitaj de indendio en 1868 en la momento de la presado. [2]

La unua eldono entenanta la latinajn tradukojn de la originaloj, 81 volumoj, estis pretigitaj de 1856 ĝis 1861. La dua eldono entenis, male, la grekan tekston kun la latina traduko; la 166 volumoj estis pretigita de 1857 kaj 1866. La teksto estas skribita jenmaniere: en ĉiu paĝo kolono kolono greklingva flankas latinlingvan kolonon kun la respektivaj samaj tekstoj, En la kazoj en kiuj la greka originalo perdiĝis aŭ ankoraŭ ne troviĝis, ekzemple la kazo de Sankta Ireneo, la tekstaj fragmentoj estas intermititaj per latinaj tradukoj. En unu kazo la originalo estas konservita nur en la siria lingvo. Ofte latinlingvaj estas ankaŭ la informoj pri la aŭtoro.

La unua eldono ne entenis indeksojn, kiuj estis aldonitaj iniciate de la kunlaboranto greka Scholario subforme de listo de aŭtoroj kaj temoj en 1879 kaj fine kiel kompleta indekso en 1883. En 1912 la eldonoj “Apud Fratres Garnier” puplikigis apartan volumojn pro la indeksoj zorge de Ferdinando Cavallera.

La tuta verkaro estas kutime indikata kiel “Migne". Malgraŭ la manko de kritika aparato tiu kolekto provizas fundamentan instrumenton por lo studo de la Patroj de la Eklezio, kies verkojn kutime interesitoj kutime citas baziĝante sur “Migne”.

Migne antaŭe jam redaktis kaj publikigis, inter 1844 kaj 1855 la tekstojn de la Patrologia Latina (Sigle PL) en 217 volumoj.

  1. [1] Esperantigita Unua letero de Klemento el Romo.
  2. Ferdinando Cavallera, Patrologia Graeca Cursus Completus - Indices, Apud Fratres Garnier, Paris (ĉe la Fratoj Garnier, parizo), paĝo 21

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy